Espéranto Indre

FESTO 2025

dimanche 5 janvier 2025 par Nicole Blot

https://festo.esperanto-jeunes.org/
FESTO okazos en la MFR de Moissac, apud Tuluzo, inter la 17-a kaj la 24-a de aŭgusto 2025.
FESTO estas esperanta semajno kun tre forta muzika programo en kunlaboro kun EUROKKA. Ĝi celas ĉefe al junuloj, sed ni bonvenigas ĉiujn, kiuj sentas sin junaj kaj ŝatus profiti je amuza, suna kaj danciga Esperanto-renkontiĝo. Ni atendas pli ol 100 junajn partoprenontojn kaj forte instigas vin kaj viajn junajn membrojn aliĝi !
Legu pli pri FESTO : https://festo.esperanto-jeunes.org/
La aliĝilo jam disponeblas : https://form.jotform.com/243312445023343
La festivala programo estos bunta, lerniga kaj pensiga, do tute simila al aliaj Esperanto-renkontiĝoj. Tage okazos Esperanto-kursoj por komencantoj kaj por progresantoj, rapidkursoj pri lingvoj (franca, kataluna, germana), manatelieroj, kulturaj kaj sciencaj prelegoj. Vespere, JEFO organizos buntegan Internacian Vesperon kun tutmondaj manĝoj kaj trinkaĵoj kaj koncertojn de artistoj el la esperanta komunumo kaj el Okcitanio.
En la MFR, eblos loĝi en plurlitaj ĉambroj, tendumi sur herbejo aŭ tranokti en propra kamioneto. Ankaŭ eblos memstare mendi en la urbocentro de Moissac hotelĉambron aŭ gastoĉambron en unu el la multnombraj tranoktejoj ("gîtes") de la vojo de Sankta Jakobo (pèlerinage de Saint-Jacques-de-Compostelle).
Jen utilaj informoj :
📍 Kie ? En Moissac, apud Tuluzo, en la sudo de Francio.
📆 Kiam ? Inter la 17-a kaj la 24-a de aŭgusto 2025.
🌐 Ĉefa retejo : https://festo.esperanto-jeunes.org/
📝 Aliĝilo : https://form.jotform.com/243312445023343
🚂 Kiel alveni : https://festo.esperanto-jeunes.org/kiel-atingi-la-feston/
🏡 La ejo : https://festo.esperanto-jeunes.org/kie-ni-festos/

Kiel vi povus subteni nin, kaze ke vi bedaŭrinde ne povos partopreni ?
Donacu al la muzika kaso : dum FESTO, ni volas subteni junajn artistojn kaj proponi al partoprenontoj kiel eble plej riĉan muzikan programon. Se vi volas subteni tiun strebon ĝiru vian donacon rekte al la bankkonto de JEFO (https://festo.esperanto-jeunes.org/pagmanieroj/)
Subtenu junulojn partopreni en FESTO ! Malgraŭ niaj klopodoj oferti malmultekostajn restadkondiĉojn, FESTO ne estas finance alirebla por ĉiuj. Tial ni petas VIAN helpon kontribui al solidara FESTO-fonduso por subteni la partoprenon de nepagipovaj junuloj. Ĝiru vian donacon rekte al la bankkonto de JEFO (https://festo.esperanto-jeunes.org/pagmanieroj/)
Instigu viajn junajn klubanojn aliĝi aŭ/kaj subtenu ilin finance ! Volonte ni helpos vin krei donackampanjon per prezento, varbadmaterialoj kaj tiel plu. Ne hezitu kontakti nin.
Varbu pri la FESTO ! Plusendu informojn pri FESTO al viaj geamikoj, gefamilianoj, klubanoj kaj asocianoj.
Ne hezitu kontakti nin rekte se vi deziras interŝanĝi informojn kun ni pri la plej mojosa FESTO de la jaro. JEFO-membroj pretas prelegi pri tiu ĉi evento, rete aŭ ĉeeste, ĉe via asocio aŭ klubo.
Se vi ne scias kie esperantumi dum la somero 2025, JEFO atendas vin ĉe FESTO !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License