Connecting Europe Express : un projet européen unique pour valoriser le transport ferroviaire

dimanche 5 septembre 2021 par BLOT Nicole

Ĉar 2021 estis nomumita la "Jaro de fervojoj" en EU, oni decidis, ke simbola trajno ConnectingEurope Express transiros Eŭropon dum pli ol monato, komencante de Lisbono kaj finiĝante en Parizo, post vojaĝo de pli ol 20.000 km, kun pli ol 150 haltoj kaj 33 limtransiroj.

La trajno komencis sian itineron , la 2an de septembro en Lisbono, je 15.51, de la stacidomo Lisboa Oriente kaj unua halto estis preskaŭ kvar horojn poste en la portugala urbo Covilhã. La trajno finiĝos la 7an de oktobro, en la stacidomo Paris Est.
La trajno havos malsaman konsiston dum sia vojaĝo. Pro la malsamaj kurent- kaj aliaj teknikaj sistemoj en Eŭropo, la Eksprestrajno Konektanta Eŭropon efektive konsistos el tri trajnoj - la ibera trajno, la norma trajno kaj la balta trajno - kiuj renkontiĝos laŭ la vojo.

Jen la kompleta itinero kaj la datoj de la haltoj :
2an de septembro 2021 Lisbono
3 sept. Madrido
4 sept. Hendaio Bordozo
5 sept. Chambery Torino
6 sept. Milano
7 sept. Ĝenovo Romo
8 sept. Verona Bolzano
9 sept. Brenner Innsbruck Salzburg Linz St. Pölten
10 sept. Vieno Bratislav Petržalka
11 sept. Ŝedo Szombathely Gyekenyes Zagrebo
12 sept. Beogrado
13 sept. Niŝ Skopjo
14 sept. Gevgelia Idomeni Tesaloniko Ateno
15 sept. Ateno Tesaloniko Kulata Sofio
16 sept. Ruse
17 sept. Bukareŝto
18 sept. Braşovo Sibiu Copșa Mică Kluĵ-Napoka Oradea
19 sept. Arad Lokoshaza Budapeŝto Kosice Muszyna Varsovio
20 sept. Gdansko
21 sept. Varsovio Bjalistoko
22 sept. Trakiszki Kaŭno Krakovo Maribor Ljubljano
24 sept. Celje Maribor Graz Breclav Brno
25 septembro Prago
26 sept. Domažlice Munkeno
27 sept. Ulm Stutgarto Berno
28 sept. Bazelo Frankfurto
29 sept. Berlino
30 sept. Kopenhago
1 oktobro Malmö Stokholmo
2 okt. Hamburgo
3 okt. Bad Bentheim Amsterdamo
4 okt. Roterdamo Roosendaal Antverpeno Bruselo
5 okt. Bettembourg
6 okt. Strasburgo
7an de oktobro 2021 Parizo je 12h40

https://www.ecologie.gouv.fr/connecting-europe-express-projet-europeen-unique-val0


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 26 / 156124

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License