Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato - Du novaj Esperanto-kursoj

samedi 2 octobre 2021 par BLOT Nicole

Du novaj Esperanto-kursoj : "Evoluigado de la skribo- kaj parolkapablo" kaj "Kurso por verkemuloj" - gvidotaj en Interreto, vive.

Mi petas Gesamideanojn helpi disvastigi ĉi tiun informon kiel eble plej larĝe, en viaj landaj diskutlistoj, inter viaj konatoj ktp. (bv. tamen ne publikigi mian privatan adreson : mmajerczak..., el kiu mi sendas al vi ĉi tiun mesaĝon, sed la adreson de la kurso : esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail(punkto)com. ) Dankon.


La anonco :
Eble plezurigus vin regula renkontiĝado kun afablaj kaj interesaj gesamideanoj, dum lernado de Esperanto. La fama Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, nun proponas al esperantistoj de la tuta mondo du diversajn kursojn.

kurso 1
"Evoluigado de la skribo- kaj parolkapablo"

Niaj kursgrupoj estas malgrandaj (ĉ.7-personaj), do individua aliro al la bezonoj de ĉiu el la studantoj estas ebla. Ekz., la kursano povas elekti pli multe ekzerciĝi pri skribado ol pri parolado aŭ inverse, aŭ nur skribi.
Ĉar tiutipajn kursojn preskaŭ ĉiam partoprenas ankaŭ Esperanto-instruistoj aŭ instruontoj, estos i.a. menciataj lingvoinstruaj postuloj, laŭ la nuna metodiko (laŭ la Konsilio de Eŭropo, kun la KER-principoj). Tiajn sciojn esp. instruistoj ofte ne havas.

kurso 2
Kurso por verkemuloj

Triafoja okazigo de la sukcesa kurso el la du pasintaj jaroj. Lernado por kreantoj de diversaj tekstoj : verkistoj, ĵurnalistoj, aŭtoroj de blogoj, esperantistoj, kiuj emas skribi belajn leterojn k.a. personoj. La skribaj aktivaĵoj ampleksos leksikon, gramatikon, donos specialan atenton al sintakso kaj zorgado pri stilo. La programo respektos la individuan stilon de la partoprenantoj, okazos laboro pri ties disvolvado, krome, lernado per la stilo de modelaj verkintoj de la Esperanto-literaturo.

6-monataj kursoj (ili komenciĝos fine de oktobro aŭ en novembro 2021). Lecionoj okazados 1-foje semajne.
La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, ankaŭ la markon de la prestiĝa, internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

Limdato por aliĝi : 9 oktobro 2021 (eblas ankaŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj).
Pli da informoj pri la kursoj : https://bit.ly/37MIYye (aŭ https://docs.google.com/document/d/1JvimMeNl-nc3VJhi44f6NjbzDuaZvepiVRl0BYdEW5c/preview)
Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis ALIĜI, bv. skribi al : esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com (ni publikigas la adreson de la kursoj en tia kontraŭ-spama formo).
Invitas vin kore
Maria Majerczak
Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 46 / 166286

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License