Bouresse - Kvinpetalo - Evento 25 -29a oktobro

samedi 2 octobre 2021 par BLOT Nicole

Karaj
Tiu mesaĝo estas por ŝatantoj de trankviila kampara vivo.
Vi jam bone parolas Esperanton, sed vi ŝatus plikulturiĝi pri ĝi.
Kaptu la okazon : Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio, gvidos kurson pri subtilaĵoj de la lingvo, kaj pri la verkoj kiuj estas ĉe la programo de la ekzameno de Franca Esperanto Instituto. Tio tute ne signifas, ke vi devas pretiĝi al la ekzameno : temas pri enprofundiĝo en la lingvo kaj pri pripensoj pri kelkaj aŭtoroj de gravaj libroj.

Oktobro 25a-29a Trianivelaj studoj

Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto.
Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn.
Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo. Brian Moon

Oktobro 25a-29a Praktikado de la lingvo (dua-grada)
Babilado, redaktado de tekstoj, ktp. (vd ĉi supre)
Kun Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino.
Diversaj temoj laŭ la grupo : turismo, historio, gvidado, ludoj... kaj familiaj anekdotoj.
Kunportu dokumentojn pri via regiono, fotojn aŭ tekstojn, leterojn ligitajn al via familio, ktp. Catherine Kremer

Bonvenon en Kvinpetalo !
Claude Nourmont, por la teamo en Kvinpetalo http://www.kvinpetalo.org/


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 13 / 166281

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Congrès / Stages / Rencontres   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License