Espéranto Indre

Grésillon - helpi por la estonteco de la Kultur-Domo

lundi 17 février 2025 par Nicole Blot

Karaj samideanoj,
Nia Kulturdomo de Esperanto deziras fortikigi, por longa tempo, la akcepton de esperantistoj, kaj tiucele intencas plu disvolvi ludonadon al diversaj klientoj. Por tio, larĝskala pliboniga plano ŝajnas necesa, kiu postulas komunan pripensadon pri la estonteco de Greziljono kaj helpon de profesiuloj en ĉi tiu procezo.
Nuntempe, ni studiigas la aferon helpe de la entrepreno "Mission Tourisme", kiu difinos plurajn evoluajn direktojn, akompanataj de propraj investaj programoj. La bazo de tiu ĉi pripensado estas ja profitigi tiujn plibonigojn al la Esperanto-agadoj, kiuj restas prioritataj.
Por subteni la studon, vi estas invitita kontribui per viaj ideoj, respondante ĉi subajn diversajn demandojn kaj skribante viajn rekomendojn.
Dankon pri via partopreno.
La Prezidanto de MCE, Pierre Soubourou

https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSf97YufAQewk6i5oZnA2Ik6NUYgbZQmk5M2qTQaxuZSQxWSGA/viewform


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des associations françaises  Suivre la vie du site Maison culturelle de l’Espéranto - Château de Grésillon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License