Accueil > Nouvelles des associations françaises > Maison culturelle de l’Espéranto - Château de Grésillon

Grésillon - Printempa E-kursaro, koruso/biciklado/kreivo aprile
lundi 17 février 2025
par
Saluton !
La E-Kulturdomo invitas al la 13a kursaro PRINTEMPAS kun 4 famaj instruistoj kaj preparo de KER-ekzameno de la 18a ĝis 27a de aprilo. Vidu gresillon.org/p
Sekvas la ĥora (korusa) renkonto de Interkant, BEMI-semajno de biciklaj promenoj kaj grupo por disvolvi sian kreivon de la 27a de aprilo ĝis la 3a de majo. Vidu gresillon.org/k
Prezoj troveblas en la aliĝilo gresillon.org/al, eblas redukto por homo kun modestaj rimedoj kaj redukto kontraŭ helpo. Ni provas organizi kunveturadon.
Kontaktu nin per retmesaĝo kastelo ĉe gresillon.org aŭ telefono 02 41 89 10 34 (respondilo) aŭ 0651242423 (SMS).
Bonvolu plusendi al viaj amikoj
Kore Bert ŜUMAN