Kleriga semajno ĉe UEAviva revivigas la Virtualan Kongreson

dimanche 24 octobre 2021 par BLOT Nicole

Jam komencis aperi ĉe la jutubkanalo de UEA, UEAviva, programeroj de la 2-a Virtuala Kongreso. Por re-spekti oni devas aliri https://YouTube.com/UEAviva.
Ĉi-semajne la publiko ĝuas la klerigajn momentojn de VK. Ekde dimanĉo aperas la programeroj : Vikipedio, Interkultura komunikado, Pacokvizo, Edukado ĉe Interreto, Subvencipetado kaj Kiel verki en ok minutoj !... Ĉar la kleriga programo ĉiam inkluzivas muzikon, la semajno finiĝos per la koncerto de Sepa kaj Asorti, sabaton. Bonvenon kontroli kaj re-ĝui !
Dankon al ĉiuj prelegintoj kaj apartan dankon al Claude Nourmont, komitatano de UEA, pro la konstruo de la kleriga programo de VK.
Dimanĉo :
Kiel verki por Vikipedio ? (Yves Nevelsteen) https://youtu.be/M3Ci-datjOc
Lundo :
Interkultura komunikado sur ekrano (Kristin Tytgat) https://youtu.be/Qa86WaAbFOo
Mardo :
Pacokvizo (Antonia Montaro) https://youtu.be/91YcOsze6us
Merkredo :
Kosmo Strategio 10-jara - junaj lecionoj pri subvencipetado (Francesco Maurelli) https://youtu.be/ZR6kJY38b2o
Ĵaŭdo :
15 jaroj de E@I - adoleska organizo kun plenkreskaj atingoj (Peter Baláž) : https://youtu.be/m2L6_5E9mSo
Vendredo :
Ok-minuta verkado (Anna Löwenstein) https://youtu.be/PxQ5d2GAEVY
Sabato :
Koncerto : Sepa kaj Asorti https://youtu.be/tWVFLtqIUx4
Antaŭe aperis :
Klerige : C2 - la nova ekzamennivelo (Katalin Kovats) https://youtu.be/yXIEvllMLos
Kaj plu aperos aliaj. Abonu la kanalon por akurate sekvi !

Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 27 / 189029

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License