Prelego de Jozef Reinvart (Slovakio)

dimanche 24 octobre 2021 par BLOT Nicole

Prelego de Jozef Reinvart (Slovakio)
“Ŝanco por nia movado malfermiĝi kaj krei kun neesperantista
kompanio partneran kunlaboron”

Resumo :
Ĉu nia movado maturiĝis kaj pretas malfermiĝi al la neesperantista mondo ?
Ĝi devas transiri de teoriumado pri sia ekstermovada agado al ĝia praktika
efektivigo kaj malfermado al la neesperantista mondo. Tio estas identifikado de potencialajn partnerojn/aliancanojn kun similaj valoroj kaj celoj, kiuj havos intereson pri partnereca kunlaboro kun nia movado. Nia movado, UEA kaj fakaj asocioj, devas malfermiĝi al ĉiuj eblaj proponoj kaj fakoj/kampoj, konsideri kaj diskuti pri ĉiuj eblaj ideoj, kiuj helpus etendi nian perspektivon enkadre de nia ekstermovada agado kaj malfermado de nia movado al neesperantista mondo. Nia movado devas esti malfermita al novaj kaj kuraĝaj projektoj kaj agadvojoj kun potencialaj partneroj/aliancanoj, kiuj rezultigos reciproke utilan progreson.
En la prelego estos prezentita konkreta propono de la neesperantista kompanio VERTERA Organic strebanta plenumi sian sanmision en la mondo, helpi al homoj plibonigi ilian sanon kaj konstrui laŭ sia slogano "Mondon de sanaj homoj". La kompanio invitas nian movadon - UEA, fakajn asociojn kaj unuopajn esperantistojn, al starigo de kontaktoj kaj komuna formulado de reciproke utila partnereca kunlaboro.
La kompanio en efektivigado de sia vizio, dinamike evoluiĝanta kaj progresanta en EU/Europon kaj la mondon, jam nun malfermante novajn merkatojn, alfrontas multajn lingvajn problemojn.
La prezidanto de la kompanio konscias pri la granda potencialo de Esperanto kaj nia movado, kiel ankaŭ pri ĝiaj celoj kaj valoroj prezentitaj en “Manifesto de Prago”, pro tio li ofertas al nia movado partnerecan kunlaboron. Intencoj kaj klopodoj de la pionira kompanio kaj nia movado similas - ambaŭ servas kaj helpas al homoj de la mondo. Tio estas nia ŝanco prezenti Esperanton kaj utiligi ĝian potencialon en la proponata partnereca kunlaboro.
Ĉu nia movado akceptos aŭ rifuzos la proponon, “donitan manon”, de la pionira kompanio VERTERA Organic, por komune etendi celojn de niaj du movadoj pere de reciproke utila partnereca kunlaboro ?
Biografio :
Jozef Reinvart (*1951), emerita diplomato de Slovakio, membro de civitana asocio Senioroj de Slovakia Diplomatio, estrarano de Eŭropa Esperanto Unio, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU/Eŭropo. Jam pli ol 20 jaroj ekstermovade agadas je nacia, europa kaj monda niveloj. Li klopodas pri malfermado de nia movado al neesperantista mondo kaj serĉado de potencialaj partneroj/aliancanoj.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 29 / 189029

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License