Mireille Grosjean - Projekto pri Esperanto-urboj

mardi 16 novembre 2021 par BLOT Nicole

Ekzistas plano por krei Esperanto-urbojn laŭ la modelo Herzberg (Germanio). Jen ĝi :
Por esti ESPERANTO-URBO, vi devas meti laŭ la ĉefstratoj en 4-5 ĉefaj enirvojoj de la urbo la ŝildon ESPERANTO-URBO havi minimume 25 librojn en Esperanto aŭ pri Esperanto aŭ vortarojn en la urba biblioteko, aŭ en la urba administrejo aŭ en la urba lernejo akcepti Eo-staĝon, eventon en la urbo per faciligoj laŭ viaj ebloj saluti la partoprenantojn de tiaj eventoj aŭ saluti gravulojn de la Eo-movado alvenintajn en via urbo fare de la urbestro, prezidanto aŭ simila gravulo de via urbo posedi Eo-flagon kaj uzi ĝin laŭ la eventoj meti je senpaga dispono klasoĉambron, kaze ke estas surloke insruisto de Esperanto kaj interesatoj, kiuj volas lerni la lingvon meti la informon pri via statuso de ESPERANTO-URBO en via oficiala retejo decidi esti ESPERANTO-URBO fare de la urba parlamento aŭ urbestro aŭ administrejo depende de la lokaj strukturoj.

Elkore salutas,
Mireille Grosjean


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 21 / 185599

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License