
Pola lernejo invitas partopreni en ekspozicio de infanaj desegnaĵoj
Magdalena KNOSALA :
La bazlernejo n-ro 2 en Poznano, Pollando, petas 7-12 jarajn infanojn el la tuta mondo sendi desegnaĵojn aŭ pentraĵojn pri "La plej grava por mi vorto", paperpoŝte, al la adreso de la lernejo.
En la supra parto de la folio estu skribita per grandaj literoj, en Esperanto, la plej grava por la infano vorto. Sub ĝi aperu bildo pri ĉi tiu vorto.
Sur la malantaŭa flanko de la folio oni bonvolu skribi la personan nomon de la infano-aŭtoro, la aĝon kaj la landon, el kiu la aŭtoro venas kaj la retpoŝtadreson, al kiu ni sendos diplomon kaj fotojn de la ekspozicio. Tiu estos bela kaj interesa !
NOTOJ
Rajtas partopreni ankaŭ infanoj ne konantaj Esperanton.
Eblas sendi kontribuojn de kelkaj infanoj en la sama koverto.
Bonvolu konsideri, ke sendo de laboraĵo signifas konsenton de unu el la gepatroj aŭ de la prizorganto de la infano je partopreno de ties bildo en la ekspozicio, krome, akcepton, ke la infano skribu sur la bildo sian personan nomon kaj aĝon kaj konsenton je publikigo de fotoj pri la ekspozicio en la retejo kaj Fejsbuk-ejo de la Bazlernejo n-ro 2 en Poznano.
Se temas pri lernejoj, laŭ oficiala postulo estas necese, ke la instruisto ricevu konsenton de unu el la gepatroj aŭ de la prizorganto de la lernanto je ties partopreno en la evento.
Ni atendas la bildojn ĝis la 20-a de majo 2025.
Retpoŝtadreso de la prizorgantino de la ekspozicio, Magdalena Knosala : magdaszczot@tlen.pl
Adreso de la lernejo :
Esperanto
SZKOŁA PODSTAWOWA NR 2
OS. JAGIELLOŃSKIE 128
PL 61-223 POZNAŃ
POLLANDO