Accueil > L’Espéranto > A lire

Jarfina donaco de UEA al membroj de Esperanto-France
Baldaŭ okazos la tago de Esperanto, memore al Zamehof. Jen donaco de UEA tiuokaze.
Sinceran dankon al vi por esti parto de la komunumo de UEA kiel membro de nia Landa Asocio Espéranto-France ! Kiel simbolon de nia agnosko pri via kontribuado al la Esperanto-movado, UEA prezentas ekskluzive por vi la koncerton Yves Desrosiers : Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo (https://vimeo.com/646976300) – transiru por spekti kaj ĝui. Ĉar la koncerto estas ekskluziva, necesas uzi la jenan pasvorton :
miestasmembrodeUEA
(bv. atenti pri la majuskleco ĉe UEA ; se necese, kopiu-gluu la pasvorton el tiu mesaĝo).
Se vi akceptas, ŝatu la videon 💚 kaj lasu kuraĝigan komenton 💬 al la artisto, kiu estas "komencanto" kaj certe ĝojos pro viaj bonvenigaj vortoj !
Yves Desrosiers estas prestiĝe premiita muzikisto de Kanado. Li komencis lerni Esperanton en decembro 2020 kaj jam en marto 2021 li lanĉis per virtuala koncerto sian albumon Nokta ŝoforo. Originale kaj la albumo kaj la muzikaĵoj havus titolojn en la angla, sed Yves decidis por sia internacia laboro ekuzi Esperanton ! Tiel ne nur la albumtitolo estas en Esperanto, sed same ĉiuj muzikaĵoj en la albumo nomiĝas laŭ titolo en Esperanto, kaj la lasta muzikaĵo estas mem kanto en Esperanto. Post la albuma lanĉkoncerto Yves estis prezentita kaj intervjuita por la revuo Kontakto, sur kies kovrilo li aperis : https://uea.org/revuoj/kontakto (n-ro 2 de 2021). La titolo de la intervjuo estas "Kuraĝa gesto". Se vi interesiĝas legi kaj ankoraŭ ne abonas Kontakton, eblas tion fari rapide kaj simple per uea.org/alighoj/abonilo.
Nun Yves akceptis la inviton fari ekskluzivan koncerton por la membroj de la komunumo de UEA. Vi ricevas tiun mesaĝon, ĉar vi partoprenas en almenaŭ unu el la jenaj kategorioj : individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, aligita membro de Landa Asocio, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de Esperanto aŭ Kontakto aŭ aliĝintoj al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). Pro tio ni kore dankas kaj esperas, ke vi ĝuos la koncerton !
BLOT Nicole
Articles de cet auteur
- EDE - Lettre ouverte à M. Macron, pour la langue française, le multilinguisme, et la démocratie européenne
- Vinilkosmo - Oficiala apero de la dua bit-albumo de ĴeLe, "Sentokaoso".
- ILEI - Internacia Pedagogia Revuo Nr. 1 de 2023
- Compte rendu AG du 17 mars 2023
- La Ondo de esperanto - En ĉi murdepoko
- [...]
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?