La fenomeno de la Esperanta literaturo

vendredi 17 décembre 2021 par BLOT Nicole

Aartikolo pri la nova libro de Zlatoje MARTINOV en la serba lingvo.

LA FENOMENO DE LA ESPERANTA LITERATURO
Zlatoje Martinov : ISTORIJA ESPERANTSKE KNJIŽEVNOSTI (Historio de la Esperanta Literaturo), eld. Mostart-Jugoslavio, Zemun 2021, paĝoj, 212, broŝure, serblingve
Inter tiuj, kiuj parolas la internacian lingvon Esperanto, statistikistoj diras, ke estas dekoj da milionoj da ili en la mondo, multaj okupiĝis pri literaturo. Tiel kreiĝis ampleksa biblioteko de ĉiuj literaturaj ĝenroj en Esperanto, kreiĝis originala literaturo, apud kiu estas ne la ŝtato, nacio, ekonomio, komercaj interesoj, sed libere elektita literaturo, esprimo de pura amo al literaturo kaj lingvo kaj bezono de homoj esprimi sin literature. Esperanto kiel lingvo, pro sia reguleco kaj logiko, tre taŭgas por tradukado, kaj tiel ĝi kreis ŝancon por la mondo konatiĝi kun valoraj literaturaj verkoj de malgrandaj nacioj. Esperanto do aperiĝas kiel iaspeca lingva ponto inter nacioj kaj kulturoj.
Zlatoje Martinov (1953), esperantologo, verkisto, eseisto kaj tradukisto, longdaŭra ĉefredaktoro de la svisa Esperanto-literatura revuo "Literatura foiro" kaj ano de la Esperanto-PEN-Centro, serblingve verkis la historion de la Esperanta literaturo post plurjara esploro. Li nepre konsultis du gravajn librojn pri la literatura historio en nia lingvo : de Geoffrey Sutton „Consise Encyclopedia of the Original Literaure in Esperanto“ eldonita en la jaro 2008, kaj la verko de C.Minnaja kaj Giorgio Silfer, „Historio de la Esperanta literaturo“ eldonita en 2015.
La serba literatura kaj kultura publikoj malmulte konas (au tute ne konas !) la literaturajn atingaĵojn de la esperantaj verkistoj, kvankam inter ili estas mondfamajverkistoj. Tiu ĉi fakto estis la ĉefa instigo por Martinov, laŭ liaj propraj vortoj en la antaŭparolo, por proksimigi la historian evoluon de la Esperanta literaturo, al la serba neesperanta publiko. La diverseco de verkoj, la diverseco de kreaj niveloj ekde tiuj modestaj ĝis altkvalitaj verkoj konsiderataj de la Nobel-Komitato, la neevitebla influo de naciaj literaturoj kaj kreado kiu etendiĝas tra ĉiuj kontinentoj dum ĉirkaŭ 140 jarojn, postulis longan esploron, zorgeman taksadon, komparon kaj ĝeneraligo por povi verki ekvilibran historion de la monda literatura kreado en la internacia lingvo Esperanto.
Martinov akceptis unu el la ekzistantaj dividoj, li parolas pri kvin periodoj en la evoluo de la Esperanta literaturo. Laŭ tiu divido, la unua periodo kovras la periodon de 1887 ĝis 1918, la dua estas la inter milita periodo ĝis 1939, la tria periodo estas la tempo de la Dua Mondmilito, la kvara periodo daŭras ĝis 1990, kaj la kvina - de tiam ĝis hodiaŭ.
En la unua periodo dominas slavaj aŭtoroj. La grandan kontribuon faris la iniciatinto de la lingvo L.L. Zamenhof publikigis kelkajn poemojn en la unuaj jaroj, inter kiuj la plej fama sendube estas "Espero" (1891), kiu fariĝis himno de Esperanto-organizoj en la mondo. Sed por ke la lingvo ekvivu, ĝi devis esti pruvita per tradukado de gravaj verkoj de la monda literaturo. Tiel, en tiu periodo, estis tradukitaj interalie "Hamleto" de Ŝekspiro, "Inspektisto de Gogol", Ifigenio elTaŭrido de Goethe, kaj Zamenhof ankaŭ tradukis la Malnovan Testamenton. Inter la verkistoj en tiu periodo, krom Zamenhof, menciindaj estas Antoni Grabovski kaj Kazimir Bein Kabe, poste Aleksandro Dombrovski kaj la sviso Edmond Priva, kaj la unua romano en tiu ĉi lingvo estis verkita de la franco Henri Velien ("Kastelo de Prelongo").
En la dua periodo dominas, la tiel nomata Budapeŝta skolo kies plej gravaj reprezentantoj estis Kalman Kaloĉaj kaj Julio Bagi. Per sia interesa romano "La Vojo al Kazaĥinio", Alexander Satmari enkondukis fikcion en la Esperantan literaturon. Dum tiu periodo aperis ankaŭ sovetiaj esperantistaj verkistoj (Eugen Mihalski, Nikolao Nekrasov). Ni menciu ankaŭ la germanon Theodor Theo Jung, la interesan svisan verkiston Raymond Schwartz kaj la francon GastonWaringhien.
La tria periodo estas la tempo de la Dua Mondmilito. La germanaj aŭtoritatoj persekutis la judojn, kaj meze de 1936, la laboro de ĉiuj Esperanto-asocioj estis malpermesitaj en la Tria Regno. En 1937, ankaŭ en Sovetunio estis malpermesita la agado de esperantistoj, kiuj estis deklaritaj eksterlandaj spionoj. De tiu tempo rimarkindas la kontraŭmilita poemo kun tre neordinara titolo "Homojn", de Tibor Sekelj, kiu tiam loĝis en Argentino, verkita septembre 1939.
La kvara periodo post la stagnado dum la dua mondmilito apartenas al la tiel nomata "skota skolo". Ĝi konsistis el kvar poetoj, interkiuj la plej fama estas WilliamOld (1924-2006) kun lia fama eposo "Infana Raso". Inter la dudeko da famaj poetoj elstaras la islandanon Baldur Ragnarson (1930-2021).
La lasta periodo estas la tempo, kiam Esperantaj verkistoj sekvas la paŝojn de nuntempaj naciaj verkistoj al novaj esprimoj kaj al modernigoj de prozo kaj poezio. Speciale menciindas Istvan Nemere el Hungario, Jorge Kamacho, el Hispanio, Julian Modest el Bulgario, Spomenka Stimec el Kroatio kaj verkistoj el Japanio kaj Ĉinio. El tiu lasta lando, Martinov precipe substrekas la fortan poetan esprimivecon de Mao Zifu.
La aŭtoro dediĉis specialan sekcion al la historio de la Esperanta literaturo en Serbio, kiu daŭras pli ol jarcenton. De tiu periodo, li precipe mencias Stevan Živanović (1900-1938), Svetislav Petrović (1899-1960) kaj Tibor Sekelj (1912-1988). Nepran atenton li dediĉas al la tn. „beograda virina poeta triopo“ al kiu apartenis (Vesna Skaljer Race 1911-2000, Margareta Greta Štol-Aranđeloviĉ 1912-2007 kaj Nedeljka Subotić 1924 -2000). Same, li mencias kaj kelkajn nun aktivajn verkistojn, inkluzive la verkinton de la libro kaj la verkinton de tiu ĉi recenzo.
Mi esperas, ke la libro de Zlatoje Martinov estos bone akceptita ne nur de esperantistoj en Serbio, sed speciale de la serbaj kulturaj kaj literaturaj fakuloj, kompreneble ankaŭ de simplaj literaturamantoj kiuj eble neniam aŭdis kaj nenion scias pri Esperanto, por ke ili ellernu ion novan, kaj tiamaniere riĉiĝi
siajn sciojn. Same al tiuj kiuj pri Esperanto kiel literatura lingvo havas eventualajn antaŭjuĝojn, por eterne ilin rompi.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 24 / 185597

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License