
UEA - Forpaso de Papo Francisko
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la
morto de Papo Francisko
Universala Esperanto-Asocio (UEA) esprimas sian profundan
kondolencon pro la forpaso de granda internaciisto kaj humanisto Lia
Sankta Moŝto Papo Francisko, nome Jorge Mario Bergoglio, la unua
papo el Ameriko, naskiĝinta en Argentino. Papo Francisko estis ne nur
gvidanto por la katolika eklezio, sed ankaŭ tutmonda voĉo por paco, justeco kaj ekologia
konscio – valoroj karaj al internaciistoj kaj tute aparte al esperantistoj, parolantoj de la Internacia
Lingvo Esperanto.
Papo Francisko senlace defendis la dignon kaj akceptadon de ĉiuj homoj – precipe la malriĉuloj,
enmigrintoj, indiĝenoj kaj forgesitoj – kaj kuraĝigis dialogon trans ĉiuj limoj de diverseco, kulturo,
religio kaj ideologio. Li pardonpetis ĉe kie li vidis erarojn, kaj li ĉiam kuraĝis peti por ĉeso de
milito kaj konstruo de paco. Lia encikliko "Laudato Si’" restas fundamenta alvoko al nia komuna
respondeco pri nia planedo.
UEA speciale kondolencas al la katolika komunumo kaj al ĉiuj homoj de bona volo, aparte al la
membroj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj al la Esperanto-teamo de la
Radio Vatikana, kiu de jardekoj elsendas en la neŭtrala internacia lingvo. Pluraj el la tekstoj de
Papo Francisko aperis en Esperanton, inter ili "Laudato Si’", "Laudato Deum" kaj "Ne timu, estas
mi", kolekto de verkoj pri migrantoj kaj rifuĝintoj.
Kiel poligloto kaj internaciisto, li parolis ok lingvojn kaj komprenis la valoron de lingva kaj kultura
diverseco. Post sia vizito al Meksiko, en februaro 2016, Papo Francisko estis demandita de
ĵurnalisto ĉu li sonĝas en la itala aŭ en la hispana, al kio li respondis : "Mi dirus, ke mi sonĝas en
Esperanto". La respondo estis nur simbola : laŭ nia scio, Papo Francisko ne parolis la
Internacian Lingvon Esperanto, sed li ja subtenis ĝiajn idealojn.
Kiel organizaĵo dediĉita al interkultura dialogo en daŭripova evoluigo, UEA alte taksas liajn
kontribuojn al pli paca kaj justa mondo kie internacia solidareco estu kerna valoro. Vera
mondcivitano, per sia vivo kaj verko Papo Francisko lasas nemezureblan heredaĵon por la tuta
homaro. Al kredantoj aŭ al nekredantoj : egale li donis al ĉiuj esperon. Kaj espero estis la kerno
de la mesaĝo de alia granda humanisto, Ludoviko Zamenhof, kreinto de la lingvo Esperanto, kiu
enskribis la Esperon eĉ en la nomon de sia lingvo Esperanto.