Accueil > L’Espéranto > A lire

UEA 30-jariĝo de la forpaso de Gaston Waringhien (1901-1991)
La 20-an de decembro mortis Gaston Waringhien (1901-1991), legenda esperantisto i.a. pro sia giganta laboro pri la Plena Ilustrita Vortaro, je kies manuskripto li tostas en tiu foto (sube) de 1966. Memore al tiu grava samideano, kies laboremeco restu por ni ekzemplo, la #LibroservodeUEA proponas plurajn librojn, kiujn li verkis, redaktis, kunverkis aŭ tradukis, kaj ankoraŭ aliajn librojn pri li, omaĝajn kaj biografiajn. Ni aliru :
https://mallonge.net/waringhien
Menciindas la ĉi-jare reaperinta en sia 4-a eldono Parnasa Gvidlibro (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1771), kiu jam furoris en la Libroservo, kaj la konciza biografio fare de André Cherpillod (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6292), kiu titoliĝas "Heroldo de la Internacia Lingvo".
Ni deziras al ĉiuj bonajn legadojn ! Pri Varingjeno ĉe Vikipedio : https://eo.wikipedia.org/wiki/Gaston_Waringhien.
Fernando Maia Jr. Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
- Waringhein
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?