
Espéranto-France deziras al vi plej bonan...
Espéranto-France deziras al vi plej bonan jaron 2022 !
Ni esperas ke ni povos retroviĝi baldaŭ ĉi-jare, speciale okaze de la Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio kiu okazos de la 26a ĝis la 29a de majo 2022 en Trelissac, apud Périgueux. La aliĝilo ĵus aperis. Trovu ĝin tie : https://esperanto-france.org/congres-esperanto-france-2022
Mi memorigas ke, nia kara oficistino en la sidejo, Susanna Beglaryan, baldaŭ emeritiĝos. Ni ege dankas al ŝi por la grandega laboro farita. Por festi tiun novan etapon por ŝi venontjare, ni proponas kolekti viajn vortojn kaj partoprenon por donaco pere de tiu retejo : http://www.leetchi.com/c/emeritigho-de-susanna
Plej kore,
La estraro de Espéranto-France
fr
Chez nos voisins, proches ou lointains
Bondeziroj
?
|
OPML
?