Espéranto Indre

REF 2025 : 21a ĝis 31a de Julio en la kastelo Greziljono (Francujo)

dimanche 18 mai 2025 par Nicole Blot

Saluton karaj,
la Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) ĉi-jare okazos de la 21a ĝis la 31a de Julio en la kastelo Greziljono en Francujo.
Ĉi tiu renkontiĝo celas familiojn, en kiuj la infanoj lernas Esperanton denaske aŭ alimaniere atingis praktike aplikeblan Esperantan lingvokapablon. Ĝi taŭgas ĉefe por infanoj ĝis 14 jaroj kaj iliaj gepatroj. Pro la internacieco de la partoprenantaro ĝi helpas al la infanoj evoluigi la aktivan lingvoscion de la infanoj.
La partoprenantoj mem organizas diversajn programerojn laŭ siaj interesoj. Tio kutime inkluzivas komunan kantadon de Esperantaj kantoj (ĉefe – sed ne nur – infankantoj), manlaboradon, diversajn ekskursojn, koncertojn de muzikemuloj, internacian vesperon, diskutrondojn pri denaskigo de infanoj kaj rilataj temoj, kaj diversajn aliajn programerojn laŭ la interesoj de la partoprenantoj kaj la ebloj de la ejo.
Ĉi-jare REF okazos en la historia kastelo Greziljono en okcidenta Francujo, apud lageto kaj arbaro, proksime al la urbeto Baugé-en-Anjou. Kompare kun aliaj Esperanto-aranĝoj aŭ feri-ebloj en okcidenta Eŭropo, ĝi estas relative malmultkosta. Ni esperas pri pliaj aliĝoj al ĝi. Jen pli da informoj kaj aliĝilo : https://familioj.miraheze.org/wiki/REF_2025
Amike,
Markos


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License