Espéranto Indre

Angers-novaĵoj : Zamenhof-Tago, pikniko kaj multe pli !

vendredi 23 mai 2025 par Nicole Blot

Karaj samideanoj,
Jen kelkaj informoj pri Esperanto en Angers, Maine-et-Loire, ktp.
==> Unue, grave, jam notu en via agendo : la venonta regiona Zamenhof-Festo okazos dimanĉon la 14-an de decembro 2025 en Angers. La planita temo estas : "Muzikoj kaj dancoj".
Kaj kronologie :
==> la 24-an de majo (post 2 tagoj !) : piediraro / pikniko kaj vizito en Bourré (37).
Koncize : piediro aŭ pikniko kaj poste vizito al la silkraŭpejo “La Magnanerie” en Bourré. Se vi deziras organizi kunveturadon por partopreni al la piedirado, bonvolu kontakti Pierrette 06 67 52 17 33. Foriro je 8h30. / Rendevuo je 9h30 sur la parkejo de la preĝejo de Bourré, 66 route de Tours, por malkovri arbaron kaj vilaĝon dum 8,20 km t.e 2h30 / Rendevuo je 12h antaŭ la preĝejo por komuna pikniko / Rendevuo je 14h30 por viziti la silkraŭpejon, 4 chemin de la Croix Bardin / Bonvolu kiel eble plej baldaŭ anonci (Pierrette 06 67 52 17 33) ĉu vi partoprenos al la piedirado, al la pikiniko kaj al la vizito.
==> De la 7-a ĝis la 9-a de junio : Interasocia kongreso de Esperanto en Francio.
Pliaj informoj : https://kongreso2025.esperanto-france.org/?lang=eo
Postkongreso okazos en la regiono ĉirkaŭ Greziljono de la 9a ĝis 12a de junio : https://kongreso2025.esperanto-france.org/postkongreso?lang=eo
==> la 26-an de junio : Pikniko, samloke, kiel dum la pasintaj jaroj : en Sainte-Gemmes (rue/levée de l’Authion), tuj post la kutima paroliga kurso, tio estas ekde 19h/19h30.
==> la 18-an de septembro : Esperanto-budo en "Campus Day", ĉe la Angers-universitato. Tio daŭros la tutan tagon : ĉies helpoj bonvenos !
==> En Greziljono (ĉiuj informoj tie : http://gresillon.org/rubrique2.html )
jun-30/jul-10 : 9-a Maratona Esperanto-kurso
jun-30/jul-10 : 37-a Internacia E-Konferenco post OSIEK pri variaj temoj
jun-30/jul-07 : 89-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
jul-21/31 : 46-a Renkonto de Esperanto-Familioj
jul-21/31 : 15-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj
aŭg-09/16 : 98-a Kongreso de SAT
aŭg-24/29 : 6-a Verda Naturisma Semajno kun INOE
okt-24/nov-02 : 14a AŬTUNAS (Esperanto-feriado, kursoj kaj FEI-ekzameno)
==> Kaj kiel kutime : paroliga kurso (ĵaŭde) kaj promenadoj (lunde). La datojn kaj lokojn vi povas trovi en la enreta kalendaro : https://www.esperanto-angers.fr/calendrier En
ĝi troveblas ankaŭ la datoj, kiam eblas viziti la bibliotekon... kaj pruntepreni legaĵojn !
Do, certe ĝis baldaŭ !
Por Esperanto-Angers,
Laurent
www.esperanto-angers.fr


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License