
Pola Ret radio - REF 2025
Saluton,
en la fino de nia lasta elsendo https://pola-retradio.org/2025/05/e_elsendo-el-la-30-05-2025/ ni informis pri REF-2025 kaj aliaj eventoj de la Kastelo celitaj por infanoj aŭ taŭgaj ankaŭ por infanoj.
La elsendo multan atenton donas al la morgaŭa Infantago. Tial en la programo aŭdiĝas arkivaj kanzonoj en la plenumo de E-infanoj. Je ĉ. 11-a minuto Ilia Devi el Sumatro, Indonezio rakontas fabelon pri la kreiĝo de la lago Toba.
Verdire la tutan junion eblas trakti kiel infanan monaton. Ni do malfermas niajn "radioondojn" al E-infanoj, E-familioj se vi ŝatus rakonti al niaj aŭskultantoj pri la problemoj ligitaj kun via laboro, aktivadoj ks. Certe multo ŝanĝis post la tempo, kiam tiu tempo gastis en niaj elsendoj.
Eble ankaŭ viaj infanoj povus dividi kun ni siajn ŝatatajn kanzonojn, versaĵojn kaj simile.
Eblas kontakti nin per mia adreso aŭ per la adreso retradio.esperanto-heliko-gmail.com.
Amike, Barbara
https://pola-retradio.org/2025/05/e_elsendo-el-la-30-05-2025/