Ni eksciis pri la forpaso de Ginette Martin, lunde la 3an de decembro. La ceremonio okazis en kaj apud Saulxures-sur- Moselotte. Ŝi estis 80-jara.
Ginette havis multajn meritojn pri Esperanto, ŝi klopodadis varbi kaj instrui la lingvon en sia ĉirkaŭaĵo. Sed ankaŭ ŝi kuraĝe entreprenis la tradukadon de esperantaj verkoj por konigi ilin al la franclingva publiko : La rue Zamenhof, Journal de nuit, Comme un vol d’oiseaux sacrés...ŝi ankoraŭ tute lastatempe tradukadis la raportojn de HORI Jasuo pri Fukuŝima kaj la sekvoj.
Se vi iras al tiu ĉi ligilo :
https://www.libramemoria.com/defunts/martin-ginette/e0fcb200205a412e882a010031bf402c
vi trovos la anoncon pri forpaso kaj ceremonio.