Saluton
Mi petas informi viajn amikojn kaj lernantojn pri la oktobra staĝo en Grésillon, aparte tiujn kiuj ne regule uzas komputilon kaj retmesaĝon.
Homoj kun modestaj rimedoj aliĝu je duona prezo aŭ kontaktu nin por subvencio.
Informoj en gresillon.org/autuno, france gresillon.org/automne (…)
Alkroĉite estas magazino por kulturo kaj plezuro "Ora ĵurnalo" - 26-paĝa dulingva ( en Esperanto kaj en la sveda ) Nr.75 - Augusto de 2024. ĝi estas ĵurnalo, kiu ne aperas ĉiutage, sed legeblas ĉiutage , eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo ( Svedio). Sur paĝo 26 estas bela informo pri (…)
Alkroĉite estas progresiga kvaronjara revuo por legantoj inter 10- kaj 100-jaraĝaj "Juna amiko" - 40-paĝa , riĉe ilustrita Nr. 3 ( 180 ) de 2024. ĝin eldonas Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj (ILEI) Juna amiko Nr. 3 de 2024
Saluton
Jen la oktobra novaĵ-letero de Kvinpetalo.
Vi kompreneble povas plusendi ĝin al viaj kontaktoj.
Mi sendas ĝin al vi en du formoj, esperantlingva kaj franclingva.
Tre kore kaj esperplene
Philippe Cousson, bibliotekisto kaj kasisto Kvinpetalo 202410
En tiu ĉi epizodo de EsKu, la JuTuba kanalo pri Esperanto-kulturo, ni klarigas pri la Esperanta Civito. Ni aparte klarigas la cirkonstancojn de la kreaĵo de la Esperanta Civito kaj ĝiaj ĉefrolulojn. Ni ankaŭ klarigas pri la atingoj de la Esperanta Civito, ĉefe pri revuoj kaj informmedioj, kaj (…)
Karaj amikoj,
Ĉiumonate, ni montras ion ĉe la proksima poŝtoficejo. Por oktobro, ni montris “Ventumilojn por E-kongresoj” Mi ĉiam “faris” ventumilojn por Uk-oj kaj Himalajaj Renkontig^oj.
En la fronta flanko mi skribis la skizon de la E-arang^oj kiel fotoj de la lando, klarigoj pri la arang^oj (…)