Zhang Fude.(Virto) naskiĝis en 1950 en kristana familio. Diplomiĝis el Lanzhou-universitato (Fako :ĵurnalistiko). Emerita profesoro pri multmedia instruado kaj informotekniko. Memlernis Esperanton ekde 1980. Inter septembro 1983 kaj julio 1984 progrese studis Esperanton en Pekina Fremdlingva Instituto ĉe la “Tria Tutlanda altlerneja Esperant-instruista kurso”, fondita kune de Ĉina Eduka Ministrejo kaj ĈEL(Ĉina Esperanto Ligo).