Espéranto Indre

Poster un message

En réponse à :

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1158

vendredi 23 février 2024 par Nicole Blot

2024-02-17
“ENMIGRADO - KUNFLUO DE HOMAJ VALOROJ” : BITLIBRO SENPAGE ELŜUTEBLA PRI LA KONGRESA TEMO DE LA 108-A UK

Ĉiujare la Universala Kongreso de Esperanto (UK) proponas unu difinitan temon, pri kiu okazas dediĉita programo de prelegoj kaj aliaj aktivecoj. Aldone, ekde sia komenco en 2020, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) ankaŭ akceptas por si la temon de la UK en la koncerna jaro. Ekde 2022 ambaŭ eventoj efektive okazas en la sama jaro : la UK meze de la jaro, en julio-aŭgusto, kaj la VK en novembro. Tio signifas, ke nuntempe la Esperanto-komunumo havas pli longan periodon por aprezi la elektitan temon dum la jaro. En 2023 la kongresa temo de la 108-a UK, kiu okazis en Torino, Italio, kaj de la 4-a VK, estis “Enmigrado — kunfluo de homaj valoroj”.
Por kunordigi tiun specifan agadon ekzistas la figuro de la reĝisoro de la kongresa temo, kiun nomumas la Estraro de UEA. Por la jaro 2023, la reĝisoro de la kongresa temo estis Thomas Bormann, ĵurnalisto el Germanio, esperantisto depost la 70-aj jaroj. Bormann vivis dum pluraj jaroj en Turkio kaj Grekio por raporti el tiuj landoj por la germana radio-reto ARD. Ofta temo por li estis la situacio de la multaj rifuĝintoj, kiuj trapasis aŭ restis en Turkio respektive Grekio.
Surbaze de siaj spertoj Bormann gvidis teamon de prelegintoj, kiuj povis prezenti dum la 108-a UK kaj la 4-a VK. Nun kadre de UEA eldoniĝas bitlibro, kiu estas kompilo surbaze de la dokumentoj pri la trakto de la kongresa temo en 2023 : kongresa rezolucio, kunmeto kaj resumo de prelegoj, statistikoj kaj grafikaĵoj. Oni povas ĝin elŝuti en la sekcio Teko de la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj : https://uea.org/teko/libroj.
La kompilinto estis Thomas Bormann mem, kiel reĝisoro de la Kongresa Temo. Prelegintoj kaj kunlaborintoj estis : Gianfranco Cattai ; Thomas Bormann ; Giuliano Turone ; Judith Jackson ; Pascal Dubourg Glatigny, Catherine Gousseff, Javier Alcalde kaj Guilherme Fians ; Raja Iftikhar ; Manuela Ronco ; Manuela Burghelea ; Jeremie Sabiyumva ; Amri Wandel ; Costantine Mashauri ; Marjolaine Bert kaj Ragnar Baldursson ; Tea Turmanidze-Fabre. Aliaj kontribuintoj estis Pier Luigi Cinquantini (tradukinto), Roman Dobrzyński (reĝisoro de dokumentfilmoj pri la brazila bienlernejo Bona Espero), Ursula Grattapaglia (ĉefgvidantino de Bona Espero), Anna Löwenstein (ĉefgvidantino de la informretejo UEA.facila), Patrick Morando (voĉleginto de la versio de la rezolucio en UEA.facila), la teamo de UEA.facila, la Kongresa Fako de UEA kaj la Loka Kongresa Komitato de la 108-a UK. Kompostinto de la libro etis Fernando Maia Jr., 1-a Vicprez ! idanto de UEA kaj estrarano de UEA respondeca pri Kongresoj. La leginda eldonaĵo, kun atentinda enhavo, aperas kiel parto de la eldona agado de UEA. Ĝi cetere havas ligilojn al registritaj prelegoj, disponeblaj en la jutubkanalo de UEA, UEAviva.
Pri la kongresa temo de 2024, “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”, kiu utilas al la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio kaj al la 5-a VK, oni povas legi ĉe https://uea.org/gk/1153. Ĉiuj estas invitataj aliĝi al la 109-a UK per la reta aliĝilo : https://uk.esperanto.net/2024 antaŭ fino de la dua aliĝperiodo en la 31-a de marto 2023. Donace subteni la 109-an UK-on eblas interalie pere de la Fondaĵo Afriko : https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. UEA dankas al Thomas Bormann por lia ekzempla laboro kiel reĝisoro de la kongresa temo e ! n 2023 ka j anticipe dankas al ĉiuj, kiuj interesiĝas kontribui por la sukceso de la 1-a UK en Afriko kaj de la kongresa temo 2024.


modération a priori

Ce forum est modéré a priori : votre contribution n’apparaîtra qu’après avoir été validée par un administrateur du site.

Qui êtes-vous ?
Votre message

Pour créer des paragraphes, laissez simplement des lignes vides.

Lien hypertexte

(Si votre message se réfère à un article publié sur le Web, ou à une page fournissant plus d’informations, vous pouvez indiquer ci-après le titre de la page et son adresse.)

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs :

Suivre la vie du site fr    ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License