Espéranto Indre

Poster un message

En réponse à :

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1164 2024-03-23 - 110-a UK 2025 BRNO

mardi 2 avril 2024 par Nicole Blot

LA 110-A UK OKAZOS EN 2025 – EN BRNO, ĈEĤIO !
Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. La bela Brno estos la kongresurbo.
Oni povas diri, ke la UK okazos en Ĉeĥio efektive la unuan fojon ! Antaŭe dufoje ĝi okazis en Prago (1921 kaj 1996), sed tiam estante la urbo ankoraŭ ĉefurbo de la tiama Ĉeĥoslovakio. La gastiga urbo de 2024 tamen estos Brno : kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando. Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.
La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.
Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) invitis kongresi en Brno ankaŭ pro la vigla nuntempa Esperanto-grupo (la unua en Ĉeĥio), kie kunvivas gravaj movadanoj kiel ekz-e Miroslav Malovec, Oldřich Arnošt Fischer, Josef Vojáček kaj la nova generacio : mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-nivelo. La inviton subtenis ankaŭ la regiona Brna Kongresa Buroo kaj la urbo Brno mem. Por konatiĝi kun la urbo ni rekomendas ankaŭ spekti la video-registritan prezenton de Brno rekte de Mirka Tomečková, la edzino de la prezidanto de ĈEA, Jiŕí Tomeček : https://www.youtube.com/watch?v=-hw...
UEA do kongresos en Brno, orienta Ĉeĥio, en 2025. Ĉu ankaŭ vi partoprenos ? La 110-a UK estas planata por okazi de la 19-a ĝis la 26-a de julio. La kongresejo estos la Universitato Mendelu, la urba universitato por estontaj agrikulturistoj, ĝardenistoj, ekologoj, sed ankaŭ ekonomikistoj kaj pedagogoj.
Kaj UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj aliĝos dum la 109-a UK okazonta en Aruŝo, Tanzanio. La 2-a aliĝperiodo de la 109-a UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2024. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo : https://uk.esperanto.net/2024.


modération a priori

Ce forum est modéré a priori : votre contribution n’apparaîtra qu’après avoir été validée par un administrateur du site.

Qui êtes-vous ?
Votre message

Pour créer des paragraphes, laissez simplement des lignes vides.

Lien hypertexte

(Si votre message se réfère à un article publié sur le Web, ou à une page fournissant plus d’informations, vous pouvez indiquer ci-après le titre de la page et son adresse.)

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs :

Suivre la vie du site fr    ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License