INFORMOJ je la 23a de decembro 2018
Esperanto France – Congrès franco-britannique d’espéranto 2019*
En 2019, le congrès annuel français d’espéranto aura lieu en même temps et au même endroit que le congrès annuel britannique d’espéranto, du 12 au 16 avril, à Douvres.
Hori Jasuo – 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019
La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo 2019 estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente 200 kilometrojn for de Katmanduo. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara ni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Annapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8000 metroj altaj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon. Se vi havos intereson pri la Renkontiĝo, kontaktu :
Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box : 10518 Kathmandu, Nepal.
Telefono:00977-9841273761 Retadreso : nespa.1990@gmail.com Retejo : www.esperanto.org.np
- internacia himalaya renkonto
Pectine Nonuke
La revue de presse du 1er au 15 décembre 2018 est à présent en ligne sur mon blog. http://pectineactualites.wordpress.com/ ou http://lesveilleursdefukushima.blogspot.com/
Espéranto Hamilton
Verŝajne malmultaj legis pri la unika evento en la nuntempa historio. Temas pri batalhalto okazinta komence de la 1-a mondmilito. Ĝi montras, ke neniuj normalaj homoj (ankaŭ soldatoj) volas memvole mortigi nek esti mortigitaj : ĉu en Eŭropo dum la mondmilitoj, ĉu nuntempe en Sirio, Irako, Burundio aŭ Niĝerio. Vere instrua kaj pozitiva pruvo. Kiu provos taduki ĉi tiun artikolon al aliaj lingvoj ?
Alain Runel – Espéranto Lozère
Venontan jaron, en junio, grupo da polaj Esperantistoj (el Vroclavo, Malsupra Silezio) turneos tra Francio. Ne temas pri banala turismo sed grava okazo por aperigi Esperanton en publikaj lokoj. Ĉiuj estas artistoj : muzikistoj, dancistoj, kantistoj… Aliaj kreas artaĵojn per manlaboro kaj gvidas "atelierojn" (laborsesiojn). Pli da detaloj kaj la programon de prezentotaj aktivaĵoj vi trovos en la alkroĉita dosiero.
Ni serĉas salonojn aŭ ĉiajn ejojn por organizi tiun valoran spektaklon kaj gastigantojn por niaj vizitontoj. Nun certas ni pri unu haltejo, en la urbo Alès (norde de Nîmes) la 8an de junio. Tie bonŝance kunordigos la aranĝon la surloka pola asocio "Cévennes-Pologne".Mi emfazu la STRATEGIAN intereson de tiu afero : gravas aŭdigi kaj vidigi VIVAN Esperanton se ni vere intencas diskonigi, disvolvi, kreskigi la internacian lingvon. Tiaj iniciatoj ege superas ĉiajn kutimajn surlokajn aranĝojn, simple ĉar ne eblos misatenti aŭ preterpasi tiom neordinaran grupon da vizitantoj en via urbo. Ankaŭ tion vi povas peti de la pola responsulino, Malgorzata Komarnicka informado.eo@gmail.com
Bruno Flochon – Espéranto Strasbourg
Esperanto-Strasburgo plezure invitas vin en majo 2019 (de la 10 ĝis la 12a por renkontiĝo en Strasburgo, la Printempo de Esperanto 2019. Venu sperti agrablan etoson, ekplorado de la urbo kaj multaj diversaj programeroj inter kiuj kursoj, prelegoj, koncertoj, ludoj, etc
Jannick Huet-Schumann – Grésillon
Ni havas la plezuron sendi al vi la "Anĝevan Leteron" de decembro 2018.
Se vi deziras la franclingvan version, ĝin vi povas trovi sur la jena paĝo : http://www.esperanto-angers.fr/spip/spip.php?article87 www.esperanto-angers.fr
Jannick Huet-Schumann - Grésillon
Les inscriptions pour notre stage intensif d’espéranto PRINTEMPaS ont commencé sur gresillon.org/printemps. Nous retrouverons les talentueux enseignants que sont Pŝemek, Christophe et Marion. De plus, le temps sera certainement agréable puisque le stage se déroulera fin avril-début mai !
Olivier Buisson encadrera un groupe international de randonneurs espérantistes pendant notre stage. inscriptions sur gresillon.org/inscription
Gilles Tabard– Esperanto Limousin
Baldaŭ komencos la konkurso 2019 de Poésie en liberté-Poezio tut’libera, duafoje malfermata al poemoj en esperanto.
En 2018, 48 junuloj el la tuta mondo partoprenis la konkurson esperantlingve. La konkurso 2018 finiĝis kun 2 belaj vesperoj en Parizo la 22-an kaj 23-an de novembro.
Ĉi-sube, vi povas vidi (dum la ceremonio de la 22-a de novembro) :
(pliaj fotoj videblaj ĉe www.poesie-en-liberte.frJen la afiŝo (franclingve) kaj la regularo (esperantlingve) por la konkurso 2019.
Hori Jasuo - Japon
La libro “Cxiutaga Vivo tra la mondo” aperis hodiau.
La libro havas 240 pag^ojn en B5-formato. La prezo estas 12 eu^roj. Nur per Esperanto oni povas kolekti tiujn eseojn el diversaj landoj. Nur esperantistoj povas g^ui la libron. Poste mi sendos la libron al Libroservo de UEA, sed por tio oni bezonas multajn tagojn. HORI Jasuo (s-ro) 371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
Didier Janot
UNESKO-Kurieron eldonas UNESKO kun financa subteno de Ĉinio.
Pri la versio en Esperanto zorgas teamo de volontulaj tradukantoj.
Ankaŭ vi povas helpi por traduki artikolojn al Esperanto, ĉefe el la angla, iom el la franca, kaj iomete el aliaj oficialaj lingvoj de UNESKO.
Kontaktu la ĉefredaktoron de la Esperanta versio, Trezoro Huang Yinbao el Ora Ponto (Ĉinio), kies retadreson, telefonnumeron… vi trovos paĝo 2 de la revuo.
Elŝutu kaj ĝuu la legadon https://en.unesco.org/sites/default/files/cou_4_18_eo.pdf
ILEI
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)
estas la monda asocio de instruistoj, kursgvidantoj kaj instruemuloj.
Aliĝo kostas nur dek eŭrojn kun reta abono al Internacia Pedagogia Revuo (IPR),aŭ dudek eŭrojn kun la papera versio de IPR.
C’est certainement un lieu pertinent pour faire connaître l’espéranto,et trouver des enseignants intéressés par l’espéranto. Mais évidemment, cela ne peut pas venir comme un cheveu sur la soupe.
Il faut déjà y être, de préférence avec de bonnes entrées…
Bert Schumann – Grésillion
La Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazas dum UK en rande de Lahti.
IIK atendas infanojn kaj junulojn de ĉiu aĝo.
Vidu retejon : bertosch.free.fr/iik2019
Vidu fotojn de la IIK-ejo : http://bertosch.free.fr/iik2019/fotoj.htm
Ni serĉas pli da IIK-kungvidantoj, ekzemple junan skolton, sport-intstruiston, savnaĝiston, iun kiu konas multajn grup-ludojn interne kaj ekstere
Tro junan infanon akompanas gepatro. Gepatroj povas dormi en la IIKejo kaj tage partopreni UK-on. infana.kongreseto@gmail.com
Les Editions pourpenser
"Désobéissance réfléchie"
Dans son livre En quelques mots, Aline de Pétigny nous dit "Obéir" signifie être contraint, donc ne pas réfléchir. Alors, j’aime le principe de la désobéissance.
Maria Aparecida da Silva - Legio de Bona Volo (LBV) San-Paŭlo, Brazilo
Nuntempe la intereso pri la valorigo de la Virinoj ĉie kreskas. Tiu movado favore al “tiu flanko plej ĉarma de la homaro”, laŭ diraĵo de la verkisto Paiva Netto, estas tre bonvena.Atesto, admiro kaj danko al la Virinoj de la tuta mondo : Jen koncize la prezento de la blogaĵo titolita Civitaninoj. Tiu artikolo verkita de Paiva Netto estas disponebla en lia blogo. Vi atingos tiun artikolon ĉe https://goo.gl/ur9qT1
El la centra sidejo de Legio de Bona Volo (LBV) en urbo San-Paŭlo, Brazilo.
www.bonavolo.com www.paivanetto.com/eo
fr
Ses Activités
"Informoj" - Lettre d’information
?
|
OPML
?