Programo de Kvinpetalo por 2012

mardi 7 février 2012

Programo de Kvinpetalo por 2012 :

  • 20a-25a de februaro Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) kun Ansofi Markov. Por havi ideon pri la programo kaj etoso, vidu raporton pri la pasintjara samspeca staĝo.
  • 10a-14a de aprilo Praktikado de la lingvo kaj historio de la Esperanto-movado, kun Miguel Ángel González Alfonso (el Kubo). Miguel Ángel González Alfonso estas Komisiito pri Lernado kaj Instruado de Esperanto en La Kuba Esperanto Asocio. Li kutime loĝas en Havano, kaj turneos tra Francio inter Januaro kaj aprilo 2012.
  • 15a de aprilo Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a.
  • 16a-20a de aprilo Tradukado altnivela kun Brian Moon (el Luksemburgo).
  • 24a-28a de aprilo Preparado al la scienc-teĥnika branĉo de la Kapableco kun Klaŭdo Roux kaj Vinko Markovo.
  • 17a-20a de majo : Edukado al interkultura komunikado kun Kristin Tytgat el Belgio. Prelego kaj ekzercoj pri interkultura komunikado. Kristin spertas pri tiu temo, kiujn sxi ofte kaj diversmaniere prezentis en regionaj renkontigxoj kaj kleriga lundo de la UK.
  • 20a-28a de julio Muzika Staĝo kun Markov-familianoj.
  • 6a-11a de aŭgusto Praktikado de la lingvo (1a kaj 2a nivelo) kun Lala Ralalarisoa kaj Carlo Bourlot (el Madagaskaro kaj Italio).
  • 25a-29a de oktobro Praktikado de la lingvo per Tinĉjo-bildstrioj kun Michel 2a-4a de novembro Provludo de Interkant’ pri Karmen’ (apartaj aliĝkondiĉoj).

http://www.kvinpetalo.org/spip.php?article37 (esperante)
http://www.kvinpetalo.org/spip.php?article38 (france)

Informoj ĉe KVINPETALO Esperanto-Centro
15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE
Ret-adreso : informoj @ kvinpetalo.org
Telefono : +33 (0) 549 034 314 aŭ +33 607 316 781


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 233 / 56155

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Congrès / Stages / Rencontres   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License