Bert Schumann pri la epidemio en Cxinujo
Danke al ĉinaj gee-istoj Arko, Trezoro, Trigo kaj Urso, mi kompilis informojn, espereble ĝustajn, kiel ĝis nun okazis la epidemio en Ĉinujo, por ke la homoj el aliaj landoj sciu kaj povu utile adaptiĝi.
Popolego de 1,4 miliardoj da homoj havis ĉ 80 000 infektitojn kaj ĉ. 3 250 mortintojn kun tute nova viruso, kontraŭe 5 grandaj eŭropaj landoj kun nur 325 milionoj da loĝantoj havas jam 120 000 infektitojn kaj jam 7 000 mortintojn
La situacio komence estis tia : La ĉina novjara festo okazis de 01.25 ĝis 02.09, tiam ferias ĉiuj infanoj, oni jam sufiĉe aĉetis manĝaĵojn por festi, vizitas parencojn. Plej multaj laboristoj ferias, la ceteraj kutime deĵoras kaj laboras en gravaj entreprenoj. Nur tre malgrandaj aŭ privataj firmaj eble estas tute fermitaj. Krome, restoracioj, hoteloj, kinejoj, barbirejoj, kaj aliaj publikaj lokoj fermis pli ol monaton pro la ferioj.
12.27 : malsanulejo de Wuhan deklaras nekonatan pneŭmonion (12.27 = 27a de decembro)
01.08 : identigo de nova tipo de kronviruso
01.09 : unua mortinto (en Wuhan)
01.23 : fermiĝis la urbo Wuhan kun parto de provinco Hubei, tio ĝis nun dauŭras, eble ĝis fino de marto.
01.27. ĉiuj lernejoj devis prokrasti la malfermon de la nova semestro ĝis la fino de la ĉina novjara festo
02.06 : fermiĝis la provinco Jiangxi
02.07 : fermiĝis urbo Chengdu,
02.08 ĉ. : fermiĝis ceteraj urboj kaj provincoj
Ĉiu komunumo estas strikte kontrolita, en unu familio rajtas nur unu persono iri eksteren por aĉeti necesaĵojn en ĉiu dua aŭ tria tago.
Restoracioj, bibliotekoj, kinejoj, trinkejoj ktp. fermiĝis, sed la manĝaĵo liveradeblas.
Ĉiu devas porti maskon ekstere.
Oni rajtis promeni ekstere, parte eĉ forflugi eksterurben, sed konsilis minimunigi eksterdomiĝon kaj eviti homamasojn.
02.10 ĝis 03.12 : entreprenoj rerestarigis sian fabrikon, sed sinsekve por eviti homan cirkuladon.
03.15 : la tuta Ĉinio ne plu limigas vojaĝon, sed daŭre strikte kontrolas ĉiujn vojaĝantojn.
03.17 : multaj universitatoj malfermis distancajn kursojn
03.20. turniĝpunkto ĉar en Wuhan neniu nova malsanulo k mortinto.
Nuntempe ekster Wuhan/Hubei :
nun 60% da vendejoj jam normaliĝis, ankaŭ restoracioj sed por manĝi hejme, oni devas rete mendi kaj estas limigo de homnombroj.
ĝis nun en kelkaj provincoj malfermiĝis la nova semestro nur por lastaj lernojaroj.
multaj kvartaloj, komunumoj ankoraŭ restas en strikte kontrolita situacio. Ĉiu eniranto devas ricevi korptemperaturan mezuron.
03.21 : provinco Jiangxi anoncis plenan restarigon de normala produktado kaj vivo, oni nuligos fermitan kontrolon kaj restriktojn pri eneliro, sed restigos la administradon pri homa cirkulado kaj mezuradon de korpa temperaturo, kontrolos la personan sanan kodon. Plu staru neniuj bariloj, plu okazu neniu kvaranteno izolite aŭ hejme.
Ĉinujo nun prepariĝas por 2a ondo de epidemio, kiu venas de homoj kiuj eniras Ĉinujon.
Post vikipedia esploro pri 10 gravaj landoj mi kompilis etan statistikon, precipe por scii kiom longe daŭros la "ferioj de la luna novjara" en mia lando
30 tagoj pasis meze inter la unua deklarita infektito kaj la unua mortinto.
14 tagoj pasis meze inter la unua mortinto kaj plimalpli strikta tutlanda kvarenteno (ĉiu restu hejme)
14 tagoj pasis eble inter tiu kvaranteno kaj la maksimuma nombro de novaj infektitoj en specifa tago
4 ĝis 6 semajnoj pasos eble inter la komenco kaj la relativa fino de la kvaranteno en specifa lando
La epidemian daŭron de almenaŭ 1 monato konfirmas tiuj kurboj pri pluraj landoj :
france : https://fr.wikipedia.org/wiki/Pand%C3%A9mie_de_maladie_%C3%A0_coronavirus_de_2019-2020#/media/Fichier:Courbes_logarithmiques_de_l’%C3%A9volution_de_la_pand%C3%A9mie_Covid-19.png
angle : https://en.wikipedia.org/wiki/2019%E2%80%9320_coronavirus_pandemic#/media/File:Epidemic_curve_update_18_march_20.png
Bert
fr
Chez nos voisins, proches ou lointains
Nouvelles du monde
Des nouvelles de Chine
?
|
OPML
?