Flandra Esperanto-Ligo : Trevor Steele

dimanche 17 mai 2020 par BLOT Nicole

La 14an de majo unu el la plej legataj aŭtoroj en Esperantujo kaj redaktoro de MONATO, Trevor Steele, festos sian 80-jariĝon ! Ĉu gratuli lin per letereto ?
Nu, ni proponas ion plian ! Legi unu aŭ plurajn verkojn liajn estos la plej bela donaco por li. Ni do sugestas, ke ĉiu aĉetu libron de Trevor Steele kaj ni en Flandra Esperanto-Ligo (FEL) avertos la aŭtoron pri via intenco legi kaj gratulos lin vianome !
Sed ankaŭ FEL faros ion. Ni donos rabaton de 10 % al vi se vi mendos unu libron, rabaton de 20 % se vi aĉetos du, kaj rabaton eĉ de 30 % se vi mendos tri verkojn !
Jen la librolisto - http://www.retbutiko.be/trovu/fel&verkinto=Steele& - haveblo=stoko ?trovu=fel&verkinto=Steele&haveblo=stokoel kiu vi povas elekti. Tie vi trovos ĉiujn detalojn, kaj recenzojn eĉ, pri liaj verkoj.
Tiu ĉi speciala rabato validas ĝis la 31a de majo, sed kompreneble indas fari vian elekton nun, tiel ke ni povos averti la aŭtoron pri via aĉeto ĝuste en lia naskiĝdatreveno !

Pliajn informojn pri Trevor Steele vi trovos ankaǔ en Vikipedio - https://eo.wikipedia.org/wiki/Trevor_Steele


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 40 / 118768

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License