Espéranto Indre

Internacia kurso - Literaturo de Esperanto - Aliĝilo

dimanche 6 octobre 2024 par Nicole Blot

Karaj,
Serbia Esperanto-Ligo denove organizas retan kurson pri la Literaturo de Esperanto por internacia partoprenantaro. Ĝin gvidos Zlatoje MARTINOV, en Esperanto.
Ĝi konsistos el 12 prelegoj (po unu horo) ekde la unua lundo de novembro, 4.11.2024. La temoj kaj la strukturo de la prelegserio estas la sama kiel pasintjare.
Ĝi okazos ĉiun duan lundon (dufoje monate) per la programo Zoom kun komenco je la 18-a horo UTC [en Beogrado je la 19-a horo = UTC+1] kaj daŭros ĝis la mezo de aprilo 2025.
La kurso estas senpaga por la partoprenantoj. Kondiĉo estas minimume B1-nivela lingvoscio.
Aliĝi eblas pere de reta aliĝilo – skanante la QR-kodon sur la afiŝo aŭ rekte per la sekva ligilo : https://forms.gle/Ltjk5Vn7rTEAGVky9
aŭ per simpla retmesaĝo al la retadreso : laslo.az<ĉe>gmail.com (Aranka Laslo), se vi bezonas helpon por plenigi la aliĝilon.
Bonvolu disvastigi la novaĵon kaj la afiŝon (kreitan de Blanka Laslo).
Antaŭdankon.
Amike,
nome de la Instruista Sekcio de Serbio,
Aranka Laslo

Afisxo literatura kurso
plano de prelegoj

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License